Károly Engel (kuracisto)

Károly Engel [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Engel Károly estis hungara kuracisto, profesoro.

Károly Engel [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1879 en Hungara reĝlando en tiam unuigita vilaĝo Rákópribóc (nuntempa Rakovo (distrikto Martin) kaj Príbovce en Slovakio). Li mortis la 4-an de februaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Engel frekventis mezlernejon en Besztercebánya, poste universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto. Li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1902. Post siaj studoj li laboris en la universitata kliniko, kie li estis privata profesoro en 1912, titulara eksterordinara profesoro en 1929. Li iĝis ĉefkuracisto en 1928, medicina ĉefkonsilisto en 1930. Li okupiĝis pri internaj malsanoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az intravénás injekciókról (1926)
  • Belgyógyászati diagnosztika (1929)
  • A vérkeringési szervek syphilise (1931)
  • A belgyógyászati therapia technikája (1935)

Fontoj redakti