Károly Ferencz [kAroj ferenc], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ferencz Károly Imre Géza estis hungara geologo, altlerneja instruisto.

Károly Ferencz

Károly Ferencz en 1935
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1915 (1915-01-31)
en Olad
Morto 28-an de februaro 2001 (2001-02-28) (86-jaraĝa)
en Zalaegerszeg
Lingvoj hungaragermanafrancarusaangla
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Károly Ferencz
Okupo
Okupo geologo
vdr

Károly Ferencz[1] naskiĝis la 31-an de januaro 1915 en Olad, li mortis la 28-an de februaro 2001 en Zalaegerszeg.

Papilio Neurellipes ferenczi Libert (kolektita en 1964) nomata pri Károly Ferencz
Károly Ferencz en laboratorio supozeble en Afriko

Biografio redakti

Károly Ferencz akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li estis asistanto samloke 6 jarojn, fine en la geologia instituto. Li estis soldato inter 1942-1944. Ekde 1946 li faris geologiajn esplorojn en la lando, inter 1953–1960 en Albanio, en la jaroj 1960 kaj 1961 en Mongolio kaj Ĉinio, inter 19611975 en Gvineo. El eksterlando li sendis materialojn al hungaraj muzeoj. En 1975 li revenis al la instituto kaj li instruis en Universitato de Miskolc. Li edziĝis en 1945, 2 gefiloj naskiĝis en 1946 kaj 1947.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Pilishegy és a tőle D-re eső terület földtani viszonyai (1953)
  • Kamerával a világ körül (1969)
  • Nyersanyagkutatás a Guineai Köztársaságban (1961. február 28-tól 1973. december 24-ig) (1973)
  • Tanulmányok Pápa város történetéből - A kezdetektől 1970-ig (1994)

Memorigiloj redakti

  • ekspozicio pri kolektaĵo de Ferencz en Csempeszkopács
  • memortabulo en Budapeŝto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti