Károly Hibay
Károly Hibay [kAroj hibai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hibay Károly estis hungara kuracisto. Lia nobela antaŭnomo estis hubói, lia nepo estis Éva Hibay.
Károly Hibay | |
---|---|
![]() Károly Hibay en 1914 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1890 en Szeged |
Morto | 9-an de majo 1924 (33-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Éva Hibay |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |

Károly Hibay[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1890 en Szeged, li mortis la 9-an de majo 1924 en Eger.
Biografio redakti
Károly Hibay frekventis cistercianan gimnazion en Eger, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li ekloĝis kaj laboris en Eger (ĉefe kiel akuŝisto). Li edziĝis en 1922. Lia famo disetendiĝis en la urbo, ĉar li kuracadis la malriĉulojn senpage, eĉ la kuraciloj estis senpagaj. Li kuracadis homon pro tifo, ankaŭ li kaptis la malsanon kaj post 10 tagoj li mortis.
Memorigiloj redakti
- strato kaj infanĝardeno en Eger prenis la nomon Hibay Károly
- 2 memortabuloj en Eger