Károly Kőszeghi-Mártony

(Alidirektita el Károly Kőszeghi Mártony)

Károly Kőszeghi-Mártony [kAroj kOsegi mArtoni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőszeghi-Mártony Károly estis hungara oficiro, inĝeniero, inventisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1848).

Memortabulo pri Károly Kőszeghi-Mártony

Károly Kőszeghi-Mártony [1] naskiĝis la 12-an de marto 1783 en Sopron. Li mortis la 21-an de julio 1848 en Brünn (nuntempa Brno en Ĉeĥio).

Biografio redakti

Károly Kőszeghi-Mártony frekventis militakademion en Vieno, poste li servis en armeo de Habsburgoj. Li partoprenis en konstruadoj de remparoj apud Földvár kaj Ercsi, poste li planadis kaj gvidis similan laboron ĉe Vieno. En 1831 li atingis la rangon kolonelo, krome li gvidis konstruadon de fortikaĵo ĉe Franzensfeste.

Li estis spertulo pri mekaniko de grundoj. En 1828 li inventis praan gasmaskon, kiu ne filtris la aeron, sed premaero venis el aparta ujo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Versuche über den Seitendruck der Erde (1828)
  • Beschreibung eines Rettungsapparat (1833)

Fontoj redakti