Károly Láng [kAroj lAng], laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Károly estis hungara inĝeniero, profesoro.

Károly Láng [1] Arkivigite je 2016-10-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de januaro 1877 en Csorvás, li mortis la 8-an de junio 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Láng akiris diplomon en Teknika Universitato en Berlino. Inter 1900-1905 li estis inĝeniero en diversaj fabrikoj de Berlino. Post hejmenveno li faris la samon en hungaraj fabrikoj. Ekde 1912 li instruis en Altlernejo de Selmecbánya, en 1919 li sekvis la rifuĝantan altlernejon al Sopron, eĉ li estis rektoro en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron). Inter 1920 kaj 1931 li havis inĝenieran postenon en signifa fabriko en Budapeŝto, poste li instruis en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József. Inter 1932–1938 li estis publika ordinara profesoro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vaskohászati géptan (1914)
  • A géprajz (1919)
  • Általános géptan (1920)

Fontoj redakti