Károly Schilberszky

Károly Schilberszky [kAroj ŝilberski], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Schilberszky Károly Ferenc estis hungara botanikisto, profesoro. Lia botanika nomo estis Schilb.

Károly Schilberszky [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1863 en Buda. Li mortis la 10-an de septembro 1935 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Schilberszky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1886. En la sekva jaro li laboris en laborejo pri semeroj. Inter 1888 kaj 1894 li instruis en la menciita universitato. Li doktoriĝis en 1893, en la sekva jaro li ekinstruis en la hortikultuta altlernejo. Ekde 1904 li denove instruis en la reĝa universitato, ekde 1911 en Reĝa Teknika Universitato József. Li pensiuliĝis en 1934. Li okupiĝis precipe pri muskoj, fungoj kaj malsanoj de la kultivitaj kreskaĵoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Magyarország mohflórája, a nemek, fajok és synonymok jegyzéke (1892)
  • Gyógyszerismeret (1902) - studenta lernolibro
  • Adatok a Penicillium alak és élettanához (1911)
  • A burgonyavész gombájának ökológiája (1928)
  • Die Gesamtbiologie des Kartoffelkrebses (1930)

Fontoj redakti