Károly Széchy (arkitekto)

Károly Széchy [kAroj sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchy Károly estis hungara inĝeniero, arkitekto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1951).

Károly Széchy [1] naskiĝis la 27-an de decembro 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de majo 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Széchy akiris diplomon en la Reĝa Teknikuniversitato József en 1926, poste helpe de stipendio li plulernis en Londono. Hejmenveninta li ofte partoprenis en konstruadoj de pontoj en Budapeŝto. En 1944 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pámány kaj li doktoriĝis en la teknikuniversitato. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruoj de pontoj, baldaŭe li aliĝis al metrookonstruado. Ekde 1949 li instruis en la teknikuniversitato, kie li iĝis katedrestro en 1957. Li mortis dum laboro. Li estis ankaŭ konata pri tunelokonstruadoj. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste ĉefurban premion en 1970.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az iszapelevenítő szennyvíztisztító eljárások (1933)
  • Közúti vasúti hidak újszerű könnyű pályaszerkezete (1943)
  • Újszerű hídszerkezetek (1950)
  • Alapozás. I–II (1952, 1957–1963) - studenta lernolibro
  • Alagútépítéstan (1961, angle en 1966, germane en 1969)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo "Széchy Károly" fondita en 2000

Fontoj redakti