Károly Viszolajszky

Károly Viszolajszky [kAroj visolajski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Viszolajszky Károly estis hungara pastro, eklezia verkisto.

Károly Viszolajszky [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1843 en Hungara reĝlando en Érsekújvár, li mortis la 2-an de junio 1929 en Ĉeĥoslovakio en Dolné Semerovce.

Biografio redakti

Károly Viszolajszky frekventis gimnaziojn en Buda kaj Esztergom, poste li studis filozofion en Nagyszombat, teologio en Esztergom. En 1868 li pastriĝis. Lia unua pastra stacio estis en Hontnádas, poste en aliaj lokoj. Inter 1874 kaj 1929 li estis pastro en Alsószemeréd, kiu dum la ĉeĥoslovakia erao prenis la nomon Dolné Semerovce. En 1909 li akiris la eklezian titolon subdekano, baldaŭ dekano. Li kreis ankaŭ taglibron, kiu poste iĝis ankaŭ etnografiaj fontoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Isten ujja némely feltünő, de való eseményben (1868) – tradukaĵo
  • Egy zarándoklat élményei Egyiptomban, Jeruzsálemben és Rómában (Budapeŝto, 1887) – vojaĝpriskribo
  • Szellemi böngészés Svéd-Norvégia és Oroszországban (Érsekújvár, 1905) – vojaĝpriskribo

Fontoj redakti