Kübra Gümüsay

germana ĵurnalistino

Kübra Gümüşay (naskita kiel Kübra Yücel, n. la 28-an de junio 1988 en Hamburgo)[1] estas turk-germana intelektulo, verkisto, ĵurnaisto kaj bloga aktivulo. Tra ŝia verkaro, ŝi temigas socian justecon kaj inkluzivecon. En 2018, ŝi estis listigita sur la Forbes-listo "30 under 30 Europe" en la kategorio „Media & Marketing[2]. La revuo Medium Magazin elektis Gümüşay kiel unu el la "Top 30 to 30" de la plej esperigaj junaj ĵurnalistoj en Germanio[3]. Ina Wunn nombris Gümüşay sub la titolo Novaj vojoj por islamaj virinoj en Eŭropo en Das Parlament al la islama-feminismaj aktivuloj kiuj "aktive engaĝiĝas en politiko por trakti diskriminacion de (ne nur) islamaj virinoj[4]." Ŝi estas konata pro pluraj kampanjoj kontraŭ rasismo kaj seksismo.

Kübra Gümüsay
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1988 (1988-06-28) (35-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • blogisto
TTT
Retejo https://kubragumusay.com
vdr

Biografio redakti

Kübra Gümüşay kreskis en familio kiu forlasis Turkion kaj elmigris al Germaion, ĉar ŝia patrino jam ne estis permesita labori kiel docento en la Universitato de Istanbulo pro sia hiĝabo.  Kübra Gümüşay studis politikan sciencon en Hamburgo kaj ĉe la Lernejo de orientaj kaj afrikaj studoj ĉe la Universitato de Londono. Ekde 2012 ŝi loĝas kun sia edzo en Oksfordo.  Ŝi estas islamanino kiu portas kaptukon kiu priskribas sin kiel germana turkino kaj feministino. En 2010, Gümüşay estis kunfondinto de la EU-financita reto Zahnräder, kiu volis oferti al islamaninoj en komerco, politiko, amaskomunikilaro, scienco kaj la socia sektoro platformon por ekkoni unu la alian kaj subteni unu la alian[5]. Kiel sendependa ĵurnalistino, ŝi publikigis pri la temoj de enmigrado kaj integriĝo interalie en la germana taggazeto Die Zeit kaj MiGAZIN[6], faka reta revuo en Germanio pri temoj ligitaj al integriĝo kaj migrado kiu celas antaŭenigi interkulturan komunikadon inter homoj kun kaj sen migranta fono.

Verkaro redakti

Sprache und Sein (Lingvo kaj Esti) redakti

En 2022 aperis ŝia libro Lingvo kaj esti (originala germana titolo: Sprache und Sein[7]) pri la potenco de lingvo kaj kiel ĝi formas nian percepton. pri kiel lingvo kreas kaj povas ŝanĝi nian percepton kaj kiel ĝi povas silentigi homojn[8]. Multnombraj vortoj kiel ekzemple yakamoz (tr), komorebi (jp), gurfa (ar), meraki (gr) priskribas fenomenojn, situaciojn aŭ sentojn por kiuj foje mankas preciza traduko en aliaj lingvoj. Tradukado forte ŝanĝas nin, ŝanĝas la centron kaj perturbas la dominantan ideologion[9].

Edukite plurlingve (turka, germana, angla) Kübra Gümüşay konstatis ke ŝi sentis sin malsama en la diversaj lingvoj kaj ke ŝi pere de tiuj lingvoj kaptis malsaman aspekton de la realo[10].

La libro estas pledo por parolmaniero kiu ebligas al homoj ekzisti en sia tuta diverseco, sen redukti homojn al kategorioj, kvazaŭ objektoj, kiel okazis al ŝi en tv-studio kie ŝi ade ricevis mokadajn demandojn pri ŝia hiĝabo[11].

Bibliografio redakti

Kübra Gümüşay,"Sprache und Sein",Hanser Verlag 2020, 208 Seiten, ISBN: 978-3-446-26595-00

Tradukoj redakti

(nederlanda) Kübra Gümüşay. Spreken en zijn. Hoe taal ons beperkt en bevrijdt. Traduko el la germana: Ymke van der Staay. Atlas Contact, oktobro 2022, ISBN 9789045047638[12].

Vidu ankaŭ redakti

Hiĝabo

Interkultura edukado

Tradukarto

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kübra Gümüşay, Ein Fremdwörterbuch, la 28-an de junio 2010
  2. (en) 2018 30 Under 30 Europe: Media & Marketing, Forbes
  3. (de) Journalisten und Journalistinnen in Deutschland. Die Bloggerin Kübra Gümüsay: „Ich möchte die Stereotype aufbrechen“. Goethe-Institut, Februaro 2012
  4. (en) Ina Wunn: Neue Wege für Musliminnen in Europa, Das Parlament, Aus Politik und Zeitgeschichte, n-ro 37–38, la 12-an de septembro 2011.
  5. (de) Tagged: Kübra Gümüsay. The Influence of the Internet on Integration and Multiculturalism in Germany, Center for the Study of Europe, la 11-an de oktobro 2012
  6. (de) Meltem Kulaçatan, Geschlechterdiskurse in den Medien, Türkisch-deutsche Presse in Europa, Springer VS 2013, ISBN 978-3-658-00971-7, paĝo 37
  7. (de) Jenseits der sprachlichen Enge, Quantara.de, la 19-an de majo 2020.
  8. (nl) Ik spreek, dus ik ben, Brainwash 2022.
  9. (eo) Tradukado: De unu mondo al alia - ĉu tradukistoj bezonas simili la aŭtorojn, kiujn ili tradukas? (PDF), Kuriero de Unesko, aprilo-junio 2022
  10. (de) Sprache und Sein.
  11. (nl) Marc van Oostendorp, Niet spreken om begrepen te worden, maar spreken om te zijn, Neerlandistiek, la 15-an de decembro 2022.
  12. (nl) Spreken en zijn[rompita ligilo] (Paroli kaj esti), eld. AtlasContact.