Kůstrý (845 m), estas monto en montetaro Mladotická vrchovina en Šumava cismontaro inter vilaĝoj Zálesí, Víska (en kies katastron ĝi apartenas), Lhota pod Kůstrým kaj Maleč.

Kůstrý
monto
Kůstrý vidata de Zálesí
Oficiala nomo: Kůstrý
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Strakonice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Akvejo Otava, Volyňka
Situo Kůstrý
 - alteco 845 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 30″ N 13° 42′ 27″ O / 49.17500 °N, 13.70750 °O / 49.17500; 13.70750 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kůstrý
Portalo pri Ĉeĥio

Geomorfologio kaj a geologio redakti

Kůstrý estas insulmonto sur montodorso elkuranta el Javorník en formo de monto plilongigita en direkto nordokcidento - sudoriento kaj kreanta dumonton. El montoj malproksimaj de si proksimume 300 metrojestas ĉefa la nordokcidenta monto markata kiel Altán kun alteco 845 m (resp. 844,9 m), la sudorienta monto kun alteco pli ol 838 m estas monto apuda, sur iuj mapoj la alteco indikata kiel 837 m rilatas al trigonometria punkto. Tio estas la dua kaj la tria montopinto de distrikto Strakonice. La plej alta montopinto de la distrito Strakonice estas Zahájený (846, resp. 845,6 m), malproksima proksimume 2 km en sudsudokcidenta direkto.En la montopinta parto aperas malpli grandaj rokaroj kaj ŝtonaj maroj el moldanubikaj migmatitoj kaj gnejsoj.

Konstruaĵoj sur la monto redakti

Sur la montopinto situis en la 1960-aj jaroj ligna, kvinetaĝa triangula turo.