Kultura Arta Festivalo de Esperanto

(Alidirektita el KAFE)

La Kultura Arta Festivalo de Esperanto (KAFE) estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu okazis en Tuluzo, Francio, en 2000, organizita de Floréal Martorell (de EUROKKA) kaj la Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo. La festivalo daŭris kvin tagojn : dum la tago estis diversaj kulturaj kaj distraj programoj, ludoj por infanoj, literaturoj kunsidoj, ĥora trejnado kaj eĉ iuj prezentoj. Vespere estis po du ĝis kvar programeroj : prezentaĵoj muzikaj, kaj teatraj. Iuj artistoj prezentis plurajn programerojn, ĉu plurfoje la saman, ĉu partoprenis en pluraj spektakloj kun foje malsamaj kunludantoj. Ĉeestis entute ĉ. 200 homoj (inkluzive artistojn kaj organizantojn).

Reklambildo por KAFE
Prezentiĝis

2a KAFE redakti

Estis anoncite en 2005 ke oni organizos KAFE-n denove en la jaro 2006, sed la plano ne realiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti