Kabardoj
Kabardoj (memnomo адыге [adige]) estas nord-kaŭkazia etno, konsistiganta plejparton de la loĝantaro en Kabardio-Balkario (55% de la tuto). La plej disvastiĝinta religio estas islamo, kvankam ankoraŭ en la 18-a jarcento estis ankaŭ kristana grupo.


Kabardoj parolas en la kabarda lingvo (foje traktata kiel dialekto de la adiga lingvo).
Rusia regiono | Kvanto de kabardoj en 2002, miloj (*Arkivigite je 2012-01-26 per la retarkivo Wayback Machine) |
---|---|
Kabardio-Balkario | 498,7 |
Stavropola regiono | 6,6 |
Nord-Osetio | 2,9 |
Moskvo | 1,8 |