La Kabokorvo (Corvus capensis) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj el Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kabokorvo
Kabokorvo
Kabokorvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. capensis
Corvus capensis
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas iom pli granda (48-50 cm longa) ol la Nigra korniko kaj estas tutnigra kun iom da purpura brilo en plumoj. Ĝi havas proporcie pli longajn gambojn, flugilojn kaj voston kaj ankaŭ havas multe pli longan, sveltan bekon kiu ŝajnas dezaignita por serĉado surgrunda de senvertebruloj. La kapoplumoj havas kupropurpuran brilon kaj la gorĝoplumoj estas tre longaj kaj skuiĝas dum kelkaj alvokoj kaj montroceremonioj.

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu specio loĝas en du grandaj separataj regionoj de Afriko. Unu formo teritorias el Kabo (kio nomigas la specion) en la suda pinto de Afriko norden ĝis suda Angolo kaj tra la orienta marbordo de Mozambiko. La alia populacio loĝas en granda areo el Sudano, Etiopio kaj Kenjo al centrorienta Afriko. La plej norda populacio estas averaĝe iom pli malgranda ol la suda. Ili loĝas en malferma herbejo, stepoj, agrikulturaj areoj kuk kelkaj aroj aŭ arbaroj najbare por nestumado. Ili ŝajne prosperas ĉefe en agrikulturaj areoj.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

Pri manĝado ŝajne okupas la saman niĉon kiel la frugilego en Eŭropo kaj Azio ĉar ĝi manĝas grenon kaj aliajn semojn, senvertebrulojn kiujn elterigas per fortaj frapoj de sia longa beko. Ĝi manĝas maizon antaŭ kiam ĝi estus tro matura, bulbojn kaj karnajn radikojn de kelkaj plantoj, ranojn kaj etajn reptiliojn, fruktojn kaj berojn. Ĝi manĝas la ovojn kaj birdidojn de surgrunde nestumantaj birdoj kaj oni scias, ke ĝi mortigas birdojn ĝis unu funton peza (ĉefe hejma kokaro). Ili sekvas la piediradon de mamuloj serĉe de insektoj.

Reproduktado redakti

Nestumadon oni faras ĉiam en arboj, kutime ĉe la pinto. Oni scias, ke ili nestumas en arbustejo, sed multe malpli ofta. Estas kutime 3-4 ovoj kiuj estas kovataj dum 18-19 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 38 tagoj. Kutime nur 3 birdidoj survivas.

Voĉo redakti

La voĉo estas priskribita kiel "krrah.....krrah.....krrah" aŭ pli rapida "kah-kah-kah". Ili faras ankaŭ tre laŭtajn, likvidecajn bobelajn sonojn kiuj atingas grandajn distancojn kaj ankaŭ faras gorĝecajn ridetojn. Estas evidento ke ili faras ankaŭ voĉan imitadon.

Eksteraj ligiloj redakti

Filmoligo redakti

Referencoj redakti