Kaj Bendix (naskiĝis en Norvegio, naskiĝdato nekonata, mortis en marto 1919) estis dana muzikisto kaj verkisto, la unua prezidanto de Kopenhaga Esperanto Klubo kaj Esperanto-vortaristo.

Kaj Bendix
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1919 (1919-01-01)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aktivado en Kopenhaga Esperanto-Klubo redakti

Bendix estis la unua prezidanto de la Kopenhaga Esperanto-Klubo, li elektiĝis la 2-an de januaro 1908. [1] Antaŭe li estis aranĝanto de la informvesperoj. Kiel prezidanto de la klubo, li energie kaj kreive aranĝis, inspiris kaj apogis la kluban agadon.

En printempo 1908 furiozis gripa epidemio en Kopenhago, ankaŭ Bendix malsaniĝis kaj devis portempe forlasi Kopenhagon por resaniĝi en iu kampara ne-esperantejo. La 12-an de marto ludis la juna pianisto George Lorange. Dum la vespero Bendix surprizis la membrojn per neatendita reveno de sia forestejo. Li sciigis, ke li estas sufiĉe resanigita por denova laboro por Esperanto. Kion li pruvis per amuza laŭtlegado de la bonstila rakonteto "Helga".[2]

Dum estrara kunveno la 9-an de marto 1908 Bendix fariĝis ano de la Redaktora kaj Ekzamena komitato de la Dana Esperantista Centra Asocio kune kun s-roj Borberg kaj Skeel-Giørling.

Bendix kaj la kantisto Vilhelmo Michelsen en 1908 entreprenis rondvojaĝon tra Danio "por definitive esperantistigi" ĝin.

La tria klubo de la "Centra Asocio" estis Kopenhaga Esperanto Klubo (KEK), kiu interalie fondis biciklistan klubon kaj Esperantan koruson, kiu "jam lernis nian himnon". La programoj estis precipe literaturaj. Ekzemple en unu vespero Skeel-Giørling voĉlegis skandinavajn noveletojn, en alia Margrethe Noll kaj s-ino Grave prezentis tradukitajn kaj originalajn Esperanto-rakontojn.

La 17-an de marto 1908 la kopenhagaj esperantistoj aranĝis publikan koncerton. Organizantoj estis fraŭlino Melchior, fraŭlino Læsssøe, s-inoj Oda kaj Valborg Knudsen, s-ro Barthholdy kaj s-ro Poul Knudsen.

Oni aranĝis ekzamenojn de unua kaj dua grado. Okazis pluraj kursoj en Kopenhago, inter ili du por policanoj.[3]

Pluraj anoj partoprenis la 4-an Universalan Kongreson en Dresdeno, la vojaĝon aranĝis Bendix.

Eksiĝo redakti

Pro translokiĝo al la kamparo Bendix eksiĝis la 29-an de oktobro 1908. Pri tio Dana Esperantisto raportis jene:

La 24-an de septembro en la klubo oni laŭtlegis spritan "malfermitan leteron", per kiu s-ro Kaj Bendix restante en la kamparo adiaŭis kiel prezidanto la KEKanaron, kies kondukanto li estis dum 8 monatoj. En sentplenaj vortoj li dankis la klubanojn pro la pasinta tempo, bedaŭrante, ke li - kiel jam antaŭ monatoj anoncite - de komenco de septembro ne plu havos sufiĉe da tempo libera por resti en la estraro. Sed li ne intencis tute forlasi la klubon. Post reveno al Kopenhago li kiel eble plej ofte volos ĝin viziti (kaj li jam agema kiel ĉiam partoprenis la oktobrajn kunvenojn).

Dansk-Norsk Esperanto Ordbog redakti

Post lia eksiĝo aperis la "Dana-norvega Esperanto-Vortaro" de Bendix. La (dan-lingvan) enkondukon (forord) li subskribis per "Kopenhago, Marto 1909"). Inter la multaj kunlaborintoj, al kiuj li dankas, estas i.a. "Herr stud. juris M. Blicher".

Verkoj redakti

  • 1908: Kopenhago - ilustrita gvidlibro. Kopenhago: Centra Dana Esperantista Ligo 1908, 24 p.
  • 1909: Dansk-Norsk Esperanto Ordbog. København: Det Schønbergske Forlag / Kristiania: J.W. Cappelen, [1909], xx, 160 p. (presis J. Cohens Bogtrykkeri (George A. Bach), København) 19x13cm

Citaĵoj redakti

  1. Dana Esperantisto, 1908
  2. Rakonto "Helga", Dana Esperantisto, 1908
  3. Laŭ Dansk Esperanto-Blad, januaro 1958, n-ro 1, p. 4

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Kaj Bendix en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine