Frederik Skeel-Giørling

dana Esperanto-pioniro
(Alidirektita el Skeel-Giørling)

Frederik SKEEL-GIØRLING (en malnovaj tekstoj ofte skribita Skeel-Giörling, frendaj simple Skeel-Giorling sen diakritiko) (naskita la 11-an de februaro 1876 en Kopenhago (?), akcidente droninta la 14-an de oktobro 1910[1] en la rivero Meuse en Belgio) estis pionira dana esperantisto. Ofte li estas konsiderata kiel "la patro de la dana Esperanto-movado".

Frederik Skeel-Giørling
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1876 (1876-02-11)
en Kopenhago
Morto 14-an de oktobro 1910 (1910-10-14) (34-jaraĝa)
Mortokialo drono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Skeel-Giørling lernis Esperanton en 1893 (?). En 1904 aperis lia lernolibro kaj vortaro "Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog" kun ĉ. 3.700 radikoj kaj multaj kunmetitaĵoj ĉe Fred. Høst & Sohn en Kopenhago (2-a eldono 1908). Ĝi estis la unua tiutipa en tia amplekso. Ambaŭ verkoj tre helpis la disvastigon de Esperanto en Danio.

En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[2].

En 1906 li fondis Societon de Danaj Esperantistoj kaj en 1908 kun Marie Schröder kaj Kaj Bendix la Kopenhagan Esperanto-Klubon. En 1907 la gazeto „Politiken“ alvokis lin al Kopenhago por gvidi kursojn por 400 lernantoj. Li kunredaktis Helpan Lingvon de la apero ĝis 1907, kiam ĝi aperis sub nomo Dana Esperantisto, kaj estis ĝia ĉefredaktisto de 1907 ĝis 1909.

En aprilo 1910 li vojaĝis Parizon alvokita de Sebert. Li estis sendita de Esperantista Centra Oficejo al Bruselo por gvidi la Esperanto-propagandon en la mond-ekspozicio tie, laboris en la Bibliographe Internationale kaj fariĝis redaktisto de la bulteno de la kongresoj okazontaj dum la ekspozicio. Li tradukis verkon de Louis Couturat (Pour la langue internationale), frazlibron de Carlsberg, fabelojn de Hans Christian Andersen ktp.

Verkoj redakti

  • Fabeloj de Andersen tradukitaj de F.Skeel-Görling (sic). Eld. Esperanto Verlag Millier & Borel, Berlino, 1909?, 42 pĝ.
 
 Jen bonvena eldono pri kiu ni sincere gratulas la ageman firmon Muller & Borel. La libretoj esta s tre rekomendindaj, tiel pro sia facila, korekta stilo, kiel pro sia interesa enhavo. Mi tralegis ilin grandplezure. 
— Amatus Van der Biest-Andelhof. Belga Esperantisto n008 (jun 1909)

Referencoj redakti

  1. Laŭ la nekrologo en Belga Esperantisto, Skeel-Giørling mortis la 28-an de oktobro.
  2. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.

Eksteraj ligiloj redakti