Kalantar (bengale কালান্তর, IAST: Kālāntara) estas bengallingva taggazeto eldonata de Kolkato, en Barato. Ĝi estas la organo de la ŝtata konsilio de la Komunisma Partio de Barato, en ŝtato Okcidenta Bengalio.[1] Ĝi estis eldonata kiel ĉiusemajna ĵurnalo ekde 1965; Kalantar transformĝis en ĉiutagan ĵurnalon fine de la 1960-aj jaroj, kvankam ĝi konservis ankaŭ apartan semajnĵurnalon, kiel ĝi estis. La enkonduka titolo de la tagĵurnalo estis desegnita de la legenda filmfaristo/artisto Satjaĝit Raj mem. Inter la unuaj redaktoroj, indas mencii: la komunisma gvidanto Somnat Lahiri, Babani Sen, Ĝjoti Dasgupta, Prabat Dasgupta, prof-ro Gautam Ĉatopadjaj. Komence unukolora, ĝi estas nun eldonata kiel kvar-kolora taggazeto. Dum la aŭtuno, Kalantar eldonas festan eldonon «Sharadiyo» en formo de libro, simile al aliaj ĵurnaloj de Kolkato.[2][3]

Kalantar
periodaĵo • gazeto
Speco Taggazeto

Lando  Barato
Urbo Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato
Posedanto ŝtata konsilio de la Komunisma Partio de Barato, en Okcidenta Bengalio
Publikigisto Svapan Banerĝi
Redaktisto Kaljan Bandjopadjaj
Establodato 1965
Politiko/
Ideologio

Komunismo


Retejo cpikalantar.blogspot.com
vdr

Referencoj redakti

  1. Singh, Shiv Sahay, "CPI mouthpiece Kalantar shuts down", The Hindu, 2018-10-30. (en-IN)
  2. ICON: International Coalition on Newspapers. Icon.crl.edu. Arkivita el la originalo je 19-a de februaro 2012. Alirita 2012-10-12. Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-19. Alirita 2023-03-03.
  3. ICON: International Coalition on Newspapers. Icon.crl.edu. Arkivita el la originalo je 19-a de februaro 2012. Alirita 2012-10-12. Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-19. Alirita 2023-03-03.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalantar en la angla Vikipedio.