La Kalasancianoj (latine: Congregatio pro operariis a S. Iosepho Calasanctio; mallongigo: COp) estas romkatolika ordeno porlaborista. Nomo ĝia estis por Jozefo Kalasancio.

bildo de Schwartz en la paroĥeja kirko viena de Liesing

Kongregacio redakti

La aŭstra pastro Anton Maria Schwartz fondis tiun ĉi kongregacion en la 24.11.1889 en Vieno[1] por mildigi la sorton de junaj laboristoj kaj lernoknaboj. Jam en la 1882-a jaro li samcele fondis katolikan porlernoknaban societon (Katholischer Lehrlingsverein unter dem Schutz des heiligen Josef Calasanz). Ĉar la laboro pli kaj pli kreskis necesis propra ordenfondiĝo.[2] Ĝis sia morto en septembro 1929 Schwartz mem prioris. Krom Viene fondiĝis tiam ok aliaj filioj en Aŭstrio, Hungarujo kaj Sudtirolo.[3] Aprobo papa sekvis en la jaro 1939-a. Patron Schwarz beatigis en Vieno en 1998 lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a.[4]

Hodiaŭ la ordenanoj aktivas je sep lokoj en Aŭstrio: Viene (trifoje), Malsupra Aŭstrio (dufoje), Burgenlando kaj ]]Stirio]]. La ĉefa domo troviĝas Viene en al strato Pater-Schwartz-Gasse en la 15-a viena urbodistrikto.[5]

Agadoj hodiaŭaj redakti

Laŭ la aktualigita ordenregulo gravas evangelizo kaj la ordenanoj provas junulojn konvinki kaj poste formi ilin je aktivaj kristanoj. Ili en etaj grupoj povas sperti kaj similajn tiajn ekleziajn taskojn kaj la plifortigon de sia kredo. Pri la animzorgado kunrespondas la t.n. Fratinoj de disĉiploserĉado kiuj de 1979 kontribue laboras. En 1997 ili laŭ CIC § 580 aniĝis al la kalasancianoj.

Fokuso ilia estas la laborista mondo kaj ties organizo laŭ la katolika sociala doktrino. La interesatoj sekve estas petataj kompreni la propran profesion kiel lokon de agado. Krome la kongregacio ankaŭ estras ses paroĥojn en Vieno, Malsupra Aŭstrio, Stirio kaj Burgenlando; tion la aŭstra episkoparo ege jesis. Laŭeble ordentipaj kaj spiritaj aferoj pli malpli influus la tuton.

Estroj (elekto) redakti

  • 1889–1929 P. Anton Maria Schwartz
  • 1990–2008 P. Peter Lier COp
  • 2008–2014 P. Gottfried Großsteiner COp
  • Seit 2014 P. Clemens Pilar COp

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti