Kaliště (distrikto Pelhřimov)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kaliště

Kaliště (germane Kalischt) estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas sep kilometrojn nordokcidente de Humpolec en la Bohemia-Moravia montetaro kaj apartenas al Distrikto Pelhřimov. Vivas ĉi tie 374 loĝantoj (2023).

Kaliště
germane Kalischt
municipo
Preĝejo de sankta Johano la Baptisto en Kaliště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kaliště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Pelhřimov
Administra municipo Humpolec
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Montetaro Křemešník
Situo Kaliště
 - alteco 601 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 56″ N 15° 18′ 25″ O / 49.59889 °N, 15.30694 °O / 49.59889; 15.30694 (mapo)
Areo 12,41 km² (1 241 ha)
Loĝantaro 374 (2023)
Denseco 30,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 393 01 ĝis 396 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0633
NUTS 5 CZ0633 548090
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kaliště (Pelhřimov District)
Retpaĝo: www.obeckaliste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Paseka, Dolní Město, Koberovice, Hojanovice, Horní Rápotice kaj Jiřice (distrikto Pelhřimov).

Geografio redakti

Kaliště troviĝas ĉe la ligoŝoseo de Humpolec al Ledeč nad Sázavou sur altebeno ĉe la akvodislimo inter la riveroj Želivka kaj Sázava. Najbaraj komunumoj estas Horní Paseka kaj Rejčkov en la nordo, Staré Hutě kaj Proseč en la nordoriento, Horní Rápotice en la sudoriento, Háj kaj Holušice en la sudo, Lohenice kaj Koberovice en la sudokcidento, Bělice, Bučí kaj Hojanovice en la okcidento samkiel Podivice kaj Hory en la nordokcidento.

Historio redakti

Kaliště unuafoje estis dokumentita en 1318 en posedaĵregistro de la kapitulo Vyšehrad. Post detruado de Vyšehrad sekve de la husmovado en la jaro 1420, imperiestro Sigismondo fariĝis posedanto de la loko, kiu ĝin garantie donis en 1436 al Nikolao Trčka z Lípy. Kaliště fariĝis parto de la reglando Lipnice kaj iris en 1561 per vendado al la Regado de Světlá. En 1698 Johano Joaĥimo de Harrach akiris la lokon de Johano Bartolomeo de Vernier. Per tio Kaliště estis eligita el la regado de Světlá kaj formis propran bienan reglandon, en kiu Harrach konstruigis kastelon. En 1707 Johano Leopoldo Donato de Trautson kaj Falkenŝtejn aĉetis Kaliŝton kune kun Zahrádka kaj Horní Paseka kaj enigis la vilaĝojn en sian reglandon Dolní Kralovice. En 1787 oni tie instalis paroĥon kaj samjare ekfunkciis ankaŭ la unuklasa vilaĝa lernejo, kiu loĝis en propra domo apud la preĝejo. En 1880 la vinbrandfarejo sur la bieno, al kies antaŭaj posedantoj ankaŭ apartenis la avo de Gustav Mahler, Šimon Mahler, estis malfunkciigita kaj transkonstruita en alkoholbrulilo-farejon.

Dum la paso de la 18-a jarcento la kastelo estis rezidejo de la bienadministrado kaj pli kaj pli ruiniĝis, tiel ke en 1801 oni rezignis ĝin. Post forigo de la patrimoniaj regadoj Kalischt farigis en 1850 memstara komunumo kaj kune kun la apartenaj U Málků, Německo kaj Staré Hutě parto de la politika distrikto Humpolec. ekde tiu tempo la bienposedantoj plurvoje ŝanĝis, kaj en 1948 la posedaĵo de Kristýna Filípková, kiu akirintis la bienon en 1937, estis ŝtatigita.

En 1928 Kaliště estis aliformita kiel modelvilaĝo de la distrikto Humpolec kaj dum tio la tuta konstruaĵaro de la vilaĝoplaco malkonstruita kaj nove formita. En la 1930-aj jaroj la naskiĝdomo de Gustav Mahler, situanta ĉe la vilaĝorando, forbrulis. En 1957 okazis la fondado de terkultiva kooperativo, kiu dum la sekvaj jaroj malkonstruigis la malnovajn domojn de la bieno inkluzive la barokan kastelkapelon. En 1986 la lernejo malfunkciiĝis pro tro malgranda lernantonombro. En 1993 la kooperativo malfondiĝis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869990
1880979
18901 046
19001 040
1910972
1921906
JaroLoĝantoj
1930815
1950638
1961615
1970511
1980417
1991334
JaroLoĝantoj
2001333
2014350
2016354
2017352
2018350
2019346
JaroLoĝantoj
2020353
2021363
2022358
2023374

Partoj de municipo redakti

Al la komunumo Kaliště apartenas la partoj Háj, Holušice (Holuschitz), Podivice (Podiewitz) kaj Staré Hutě (Althütten).

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Johano la Baptisto ĉe la vilaĝoplaco

Famuloj de la vilaĝo redakti