Kalisto (mitologio)

Kalisto (helene Καλλιστώ, latine Kallistó) estis en la helena mitologio filino de la arkadia reĝo Likaono.

Kalisto
greka nimfo
Informoj
Sekso ina
Patro Likaono
Kunulo Zeŭso
Infanoj ArkasoPajno
vdr
Zeŭso kaj Kalisto , aŭtoro François Boucher, Zeŭso prenas aspekton de Diana/Artemiso

Onidire ŝi estis la plej bela knabino en la reĝolando kaj fariĝis anino de la sekvantaro de la diino de ĉaso Artemiso. Baldaŭ malkovris ŝin la plej alta dio Zeŭso kaj por akiri ŝin, li onidire prenis sur sin formon de Artemiso. Sed aliaj versioj parolas pri tio, ke li prenis ŝin perforte. Kiam Artemiso ekvidis, ke Kalisto atendas bebon, forpelis ŝin el sia sekvantaro kaj Kalisto poste naskis en arbaro filon Arkason. Kiam ĉi tion eksciis diino Hera, edzino de Zeŭso, venĝis Zeŭsan malfidelecon per transformo de Kalisto en ursinon.

Arkaso plenkreskis kaj ĉasado fariĝis lia manio. Malfeliĉo baldaŭ venis – dum unu ĉasado li sekvis spurojn ĝuste de tiu ĉi ursino. Lastmomente intervenis Zeŭso kaj malebligis murdon de la patrino per transformo de Arkaso ankaŭ en urson. Poste li ilin ambaŭ levis sur ĉielan volbon kaj transformis ilin en konstelacion de Granda kaj Malgranda Ursino, kiuj nun estas nomataj "Granda kaj Malgranda Ĉaro".

Reflekto en arto redakti

Tiu ĉi historieto estis preferata temo de renesancaj kaj barokaj artistoj.

  • Tizian pentris du bildojn nomataj Artemiso kaj Kalisto (unu, el la jaro 1559, estas en Bridgewater House en Londono kaj la dua, el la jaro 1560, estas en Ŝtata galerio en Vieno
  • plia atentinda bildo de Fr. Wouterse Artemiso kaj Kalisto, el duono de la 17-a jarcento, estas en la Kastela galerio en Kroměříž (Ĉeĥio).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 'Kallistó en la ĉeĥa Vikipedio.