Lommis

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Kalthäusern)

Lommis estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Lommis
Blazono de Lommis
Blazono de Lommis
Lommis, ĉefstrato rigardo al la katolika preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 716346 / 264025 (mapo)47.5166666666678.9833333333333Koordinatoj: 47° 31′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716346 / 264025 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1049
Areo 8,6 km²
Alteco 476 m super marnivelo
Poŝtkodo 9506
Komunumkodo 4741
Mapo de Lommis
vdr

Geografio redakti

La komunumo Lommis situas en suda Turgovio en la Lauchevalo, ĉe la piedo de la monto Immenberg sude de la rivero Lauche, alfluanto de Murg. Lommis konsistas el la vilaĝoj Lommis, Kalthäusern kaj Weingarten. Tra la vilaĝo Lommis fluas la rivereto Kaabach, kiu inter Lommis kaj Weingarten alfluas al Lauche.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lommis limas en nordo al Thundorf, en oriento al Affeltrangen, sudoriento al Tobel-Tägerschen, en sudo al Bettwiesen, en dudokcidento al Wängi, kaj en okcidento al Stettfurt.

Kastelruino Spiegelberg redakti

Nordoriente de Weingarten situas la ruino de la iama Kastelo Spiegelberg. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento de la libersinjoroj de Spiegelberg. Ek de la jaro 1639 ĝi estis posedaĵo de la Monaĥejo Fischingen. En la jaro 1821 la kastelo kun ĝia kapelo estis malkonstruita.

Trafiko redakti

Lommis atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld kaj Affeltrangen. La plej proksimaj konektoj al la aŭtoŝoseo A1 apud Münchwilen kaj Matzingen atingeblas en proksimume 5 minutoj.

Aerodromo redakti

 
Motoraviadilo sur la aerodromo Lommis

En Lommis troviĝas malgranda aerodromo. Ĝi havas herbejan kurvojon kun longeco de 615 m kaj estis konstruita en la jaro 1962. Ĝin funkciigas la Motrofluggrupo Turgovio (germane Motorfluggruppe Thurgau). Ĝia ICAO-Kodo estas LSZT.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lommis datiĝas el la jaro 824 kiel Loubmeissa, kaj la municipo Kalthäusern menciiĝis unuan fojon en 1296 kiel Kalthusiren.

La municipkomunumo Lommis konsistis ek de 1803 post la fino de la Helveta Respubliko ĝis 1994 el Lommis, Kalthäusern, Weingarten, Bettwiesen kaj Wetzikon. La 1-an de januaro 1995 kadre de la turgovia komunumreformo la malnova municipkomunumo estis malfondita kaj kreita la nova politika komunumo Lommis, kiu nun konsistas el Lommis, Weingarten kaj Kalthäusern.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti