Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Thundorf estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1297 ĝis la 31-a de decembro 2009.

GeografioRedakti

La teritorio de Thundorf kongruas kun la supra parto de la valo de la rivereto Thunbach, kiu alfluas en Matzingen al la rivero Murg. La komunumo situas oriente de la kantona ĉefurbo Frauenfeld.

Thundorf konsistas el la municipoj kaj setlejoj Thundorf, Wetzikon, Lustdorf, Kirchberg, Hessenbol, Reuti, Ufhofen, Grueb kaj Fridbärg.

Najbaraj komunumojRedakti

Thunodrf limas en nordo al Felben-Wellhausen kaj Hüttlingen, en oriento al Amlikon-Bissegg kaj Affeltrangen, en sudo al Lommis kaj Stettfurt, kaj en okcidento al Matzingen kaj Frauenfeld.

TrafikoRedakti

Thundorf atingeblas per poŝtaŭto ek de Frauenfeld. Facile atingeblas ankaŭ la du aŭtoŝoseoj A1 kaj A7, kiuj preterpasas en sudo respektive nordo la komunumon.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Thundorf datiĝas el la jaro 888 kiel Tuomsdor.

La hodiaŭa politika komunumo Thundorf estiĝis en la jaro 1995 kadre de la turgovia komunumreformo per kunigo de la tri lokkomunumoj Thundorf, Lustdorf kaj Wetzikon.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Thundorf