Frauenfeld (distrikto)
Distrikto Frauenfeld estas administra unuo de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la urbo Frauenfeld.
Distrikto Frauenfeld | |
---|---|
distrikto de Svisio • Distriktoj de Kantono Turgovio | |
Kantono | Turgovio |
Ĉefloko | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 708747 / 267587 (mapo)47.558.8833333333333Koordinatoj: 47° 33′ N, 8° 53′ O; CH1903: 708747 / 267587 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 69936 (2009-12-31) |
Areo | 279,6 km² |
Loĝantardenseco | 218 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2012 |
Geografio
redaktiLa distrikto havas areon de 279,6 km² kaj nombris post la ekefiko de la komunuma reformo la 1-an de januaro 2011 60936 loĝantojn laŭ la statistiko de la 31-a de decembro 2009. Tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Turo, kaj de nordo al sudo la rivero Murgo, kiu alfluas Turon en Frauenfeld. La du riveroj regule kaŭzis gravajn inundojn en la regiono. Dum oni en la 19-a kaj ĝis la 1980-aj jaroj provis venki la forton de la naturo per digoj kaj rektigante la riverojn oni nun lastatempe praktikas alian politikon donante al la rivero denove spacon por inundi. Tio donis la eblecon ĉe Turo sukcese resovaĝigi iam malaperintajn bestojn kiel kastoroj. Ek la 1-a de januaro de 2011 al la distrikto ankaŭ apartenas la komunumoj de la iama distrikto Diessenhofen kaj granda parto de la iama distrikto Steckborn. Tial nun la norda limo de la distrikto estas la Rejno respektive la Malsupra Bodenlago, je kies alia flanko troviĝas Germanio.
Trafiko
redaktiTra la distrikto pasas la fervojlinio de Vinterturo al Weinfelden kaj Romanshorn kaj la Frauenfeld-Wil-Fervojo.
Oriente de Frauenfeld estas la aŭtoŝosetriangulo, kie devojiĝas la nacia aŭtoŝoseo A7 de la aŭstoŝoseo A1.
Ekonomio
redaktiDum la urbo Frauenfeld kaj ĝia antaŭurbo Matzingen estas ĉefe industriaj, Frauenfeld estas la sidejo de diversaj internaciaj entreprenoj, la ĉirkaŭaj komunumoj konservis sian kamparan karakteron kaj la agrikulturo restis grava enspezofonto.
Komunumoj de la distrikto Frauenfeld
redaktiStato de la komunumoj ek de januaro 2011
redaktiFine de 2010 la distriktoj Diessenhofen, Steckborn kaj Bischofszell estis dissolvitaj surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio. Ties komunumoj estis atribuitaj al la restantaj 5 distriktoj, granda parto el ili al la distrikto Frauenfeld. La komunumo Aadorf samtempe estis disigita de la distrikto Frauenfeld kaj atribuita al la distrikto Münchwilen. Jen la nova komunuma listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2009) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Basadingen-Schlattingen | 1685 | 15.7 | 4536 | |
Berlingen | 839 | 4.0 | 4801 | |
Diessenhofen | 3350 | 10.0 | 4545 | |
Eschenz | 1647 | 12.0 | 4806 | |
Felben-Wellhausen | 2394 | 7.3 | 4561 | |
Frauenfeld | 22931 | 27.4 | 4566 | |
Gachnang | 3425 | 9.7 | 4571 | |
Herdern | 960 | 13.7 | 4811 | |
Homburg | 1458 | 24.1 | 4816 | |
Hüttlingen | 828 | 11.6 | 4590 | |
Hüttwilen | 1452 | 17.6 | 4821 | |
Mammern | 590 | 5.5 | 4826 | |
Matzingen | 2538 | 7.7 | 4591 | |
Müllheim | 2645 | 8.7 | 4831 | |
Neunforn | 977 | 11.4 | 4601 | |
Pfyn | 1936 | 13.0 | 4841 | |
Schlatt TG | 1586 | 15.5 | 4546 | |
Steckborn | 3436 | 8.8 | 4864 | |
Stettfurt | 1106 | 6.4 | 4606 | |
Thundorf | 1297 | 15.6 | 4611 | |
Uesslingen-Buch | 1055 | 14.0 | 4616 | |
Wagenhausen | 1601 | 11.2 | 4871 | |
Warth-Weiningen | 1200 | 8.3 | 4621 | |
Totale (23) | 69936 | 279,6 | 2012 |
Stato de la komunumoj antaŭ la reformo de 2010
redaktiĜis la 31-a de decembro 2010 la distrikto Frauenfeld konsistis el la sekvantaj komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2007) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Aadorf | 7591 | 20.0 | 4551 | |
Felben-Wellhausen | 2286 | 7.3 | 4561 | |
Frauenfeld | 22'313 | 27.4 | 4566 | |
Gachnang | 3298 | 9.7 | 4571 | |
Hüttlingen | 837 | 11.6 | 4590 | |
Matzingen | 2433 | 7.7 | 4591 | |
Neunforn | 933 | 11.4 | 4601 | |
Stettfurt | 1098 | 6.4 | 4606 | |
Thundorf | 1273 | 15.6 | 4611 | |
Uesslingen-Buch | 1046 | 14.0 | 4616 | |
Warth-Weiningen | 1174 | 8.3 | 4621 | |
Totale (11) | 44'282 | 139.4 | 2004 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝo pri la distrikta tribunalo de Frauenfeld Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine