Felben-Wellhausen
Felben-Wellhausen | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Koordinatoj | 47° 34′ 38″ N 8° 56′ 34″ O / 47.57722 °N, 8.94278 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 38″ N 8° 56′ 34″ O / 47.57722 °N, 8.94278 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 2394 |
Areo | 7,3 km² |
Alteco | 395 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8552 |
Komunumkodo | 4561 |
Pri la komunumoRedakti
Felben-Wellhausen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 2394 ĝis la 31-a de decembro 2009.
GeografioRedakti
Felben-Wellhausen situas en la Turvalo sude de la rivero Turo oriente de la kantonĉefurbo Frauenfeld. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Felben, Wellhausen, Römerstrooss, Guetebärg kaj Welebärg.
Najbaraj komunumojRedakti
Felben-Wellhausen limas en nordo al Pfyn, en oriento al Hüttlingen, en sudo al Thundorf, en okcidento al Frauenfeld, kaj en ordokcidento al Warth-Weiningen.
TrafikoRedakti
La stacidomo de Felben-Wellhausen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Vinterturo kaj Weinfelden al Romanshorn kaj estas servata de la regiona trajnlinio 30 de THURBO AG. La komunumo ankaŭ havas facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Felben datiĝas el la jaro 1178 kiel Velven.
La politika komunumo Felben-Wellhausen estis kreiita la 1-an de januaro 1983 per la kunigo de la du malnovaj municipkomunumoj Felben kaj Wellhausen.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Felben-Wellhausen
- Felben-Wellhausen en la Historia Leksikono de Svislando