Felben-Wellhausen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Guetebärg)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Felben-Wellhausen (stacidomo).

Felben-Wellhausen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 2 394 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Felben-Wellhausen
Blazono de Felben-Wellhausen
Gastejo en Felben-Wellhausen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 713163 / 270698 (mapo)47.5772222222228.9427777777778Koordinatoj: 47° 35′ N, 8° 57′ O; CH1903: 713163 / 270698 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2394
Areo 7,3 km²
Alteco 395 m super marnivelo
Poŝtkodo 8552
Komunumkodo 4561
Mapo de Felben-Wellhausen
vdr

Geografio redakti

 
Fakatrabdomo en Felben-Wellhausen

Felben-Wellhausen situas en la Turvalo sude de la rivero Turo oriente de la kantonĉefurbo Frauenfeld. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Felben, Wellhausen, Römerstrooss, Guetebärg kaj Welebärg.

Najbaraj komunumoj redakti

Felben-Wellhausen limas en nordo al Pfyn, en oriento al Hüttlingen, en sudo al Thundorf, en okcidento al Frauenfeld, kaj en ordokcidento al Warth-Weiningen.

Trafiko redakti

La stacidomo de Felben-Wellhausen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Vinterturo kaj Weinfelden al Romanshorn kaj estas servata de la regiona trajnlinio 30 de THURBO AG. La komunumo ankaŭ havas facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Felben datiĝas el la jaro 1178 kiel Velven.

La politika komunumo Felben-Wellhausen estis kreiita la 1-an de januaro 1983 per la kunigo de la du malnovaj municipkomunumoj Felben kaj Wellhausen.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti