Eschenz

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eschenz (stacidomo).

Eschenz estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1619 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1647 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Eschenz
Blazono de Eschenz
Blazono de Eschenz
Panoramo de la Suba Bodenlago kun Stein ĉe Rejno kaj Eschenz
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 707291 / 278682 (mapo)47.658.8666666666667Koordinatoj: 47° 39′ N, 8° 52′ O; CH1903: 707291 / 278682 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1647
Areo 12,0 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 8264
Komunumkodo 4806
Mapo de Eschenz
vdr

Geografio redakti

Eschenz situas ĉe la suda bordo de la Suba Bodenlago inter Ŝafhaŭzo kaj Konstaco, rekte oriente de la elfluo de Rejno el la lago. La komunumo hodiaŭ kunkreskis kun la najbara urbeto Stein ĉe Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eschenz limas en nordo aliflanke de la lago al Stein ĉe Rejno (Kantono Ŝafhaŭzo) kaj Öhningen (Baden-Virtembergo-Germanio), en oriento al Mammern, en sudo al Hüttwilen, kaj en okcidento al Wagenhausen.

Trafiko redakti

Eschenz situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. La stacidomo de Eschenz estas servata per la regionaj trajnlinioj S3 kaj S8 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco.

 
La ora trinkujo de Eschenz

Historio redakti

Prahistorio redakti

La prahistoria setlejo sur la insulo Werd estas dokumentita per multnumbraj elfosaĵoj el la neolitiko. La unuaj setlejoj sur la insulo datiĝas de antaŭ la jaro 4000 antaŭ Kristo. Apartan signifon havas la ora trinkujo de Eschenz, kiu datas proksimume el la jaro 2000 antaŭ Kristo kaj estis trovita en la jaro 1908 sur la insulo.

Romia epoko redakti

En la romia epoko en la suba parto de Eschenz sude de la rejnponto estiĝis en la 1-a jarcento antaŭ Kristo la romia vilaĝo kun la latina nomo Vicus Tasgetium, kiu atingis sian plej floran periodon en la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo. Okcidente de la setlejo situis la romia kastelo Burg sur la teritorio de la hodiaŭ komunumo Stein ĉe Rejno.

Mezepoko redakti

En la jaro 759 la fondinto de la Monaĥejo Sankt-Galo, nome Sankta Otmaro, pasigis la lastajn monatojn de sia vivo sur la insulo Werd en Eschenz kaj mortis tie. En la jaro 958 la imperiestro Otto la 1-a donacis la preĝejon de Eschenz al la Monaĥejo Einsiedeln sub kies jurisdikcio la loko restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti