Kalvinana-luterana preĝejo (Rácalmás)
La Kalvinana-luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Rácalmás (Hungario), kiun uzas ambaŭ eklezioj.
Kalvinana-luterana preĝejo de Rácalmás | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rácalmás |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo; luteranismo |
provinco | Fejér |
paroĥo | en Dunaújváros |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1949 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2459 Rácalmás, Széchényi tér 1. |
Historio
redaktiLa unua mencio pri luteranoj en Rácalmás okazis en 1859. Ili luis ĉambron por aranĝi diservojn. En 1861 oni aĉetis loĝdomon, kiu iĝis preĝdomo, lernejo kaj instruista loĝejo. Ekde tiam religiaj vivoj de kalvinanoj kaj luteranoj kunplektiĝis, ili uzis la domon komune. En 1918 la preĝdomo ricevis altaron el Dunaföldvár. En 1949 estis konstruita la nun videbla kirko, poste la preĝdomo estis forvendita kaj estis aĉetita la kirka harmoniumo kaj motoro por la pastro. En 1994 la tegmento estis riparita, post 4 jaroj la turo. La orgeno alvenis donace en 2003 el Germanio, en la sama jaro la preĝejo plene estis renovigita.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, kiun pluvŝirmilo defendas. La plej supre la turo altiĝas kun piramida tegmento. Inter la enirejo kaj turo estas ankaŭ malgranda ronda fenestro.