Kalvinana germana preĝejo (Balmazújváros)
La Kalvinana germana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Balmazújváros. La hungaroj havis alian preĝejon dum la historio.
Kalvinana hungara preĝejo de Balmazújváros | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balmazújváros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Dato de konsekro | 1892 |
Konsekrinto | Áron Kiss |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 700 sidlokoj |
Longo | 28 m (interne) |
Larĝo | 12 m (interne) |
Alto | 42 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiKalvinanaj germanoj alvenis en la 1760-aj jaroj kaj fondis apartan loĝkolonion. En 1766 ili akiris permeson uzi la kalvinanan hungaran preĝejon. Inter 1792-1793 ili konstruis propran preĝdomon, en 1799 jam kirkon, en 1801 sonorilostablon. La memstara germana grupo estis fondita same en 1801. La turo estis konstruita en 1817, al kiu la nun videbla malfrubaroka navo estis konstruita en 1892 laŭ la germanaj kutimoj. La orgeno estis farita en 1894, renovigita en 1993. En 1945 pro la kontraŭgermaneco la hungara kaj germana grupoj unuiĝis. La kirko mem ekstere estis renovigita en 2001.
En la turo 2 sonoriloj loĝas.
Fontoj
redakti- [1]
- [2] Arkivigite je 2016-05-13 per la retarkivo Wayback Machine