Kalvinana kirkego (Debrecen)
Kalvinana grandpreĝejo estas la plej karaktera konstruaĵo de Debrecen, en la urbocentro. Ĝi estas la plej granda hungara kalvinana preĝejo, tial la urbo estas vaste konata, kiel "kalvinisma Romo".
Kalvinana grandpreĝejo de Debrecen | |
---|---|
Kalvinana grandpreĝejo en Debrecen
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Debrecen |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Mihály Péchy |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1805–1824 |
Specifo | |
Enhaveco | 3000 sidlokoj |
Longo | 55 m (ĉefnavo inter la 2 turoj) |
Larĝo | 15 m (ĉefnavo inter la 2 turoj) |
Alto | 61 m (turoj) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
En tiu loko jam dum la mezepoko estis katolika preĝejo, kiu cindriĝis pro incendio. Pli nova, gotika, impona preĝejo konstruiĝis inter 1297-1311, kiu cindriĝis en 1564. La pli nova preĝejo konstruiĝis inter 1626-1628, sed la turo nur en 1642. La pli nova incendio okazis en 1802 kaj pli nova preĝejo konstruiĝis ekde 1803. La lasta turo pretiĝis en 1821. Mesoj kalvinismaj okazis ekde 1819.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo havas 2 turojn. La kruconavo estas 38 metrojn longa kaj 14 metrojn larĝa. La internaj muroj laŭ la kalvinisma kutimo estas blankaj. Seĝo de Lajos Kossuth ankaŭ nun estas videbla. La preĝejo havas 2 orgenojn.
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio