Kalvinana preĝejo (Kunhegyes)
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Kunhegyes))
La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia (ekde 1953) en Hungario, en urbo Kunhegyes. Ĝi apartenas al la plej grandaj kalvinanaj hungaraj preĝejoj.
Kalvinana preĝejo de Kunhegyes | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Kunhegyes
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kunhegyes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Hild |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 1200 sidlokoj kaj ĉ. 3000 starlokoj |
Longo | 54 m |
Larĝo | 24 m |
Alto | 49 m (turo), 26 m (navo interne) |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la 17-a jarcento jam estis tie kalvinana preĝejo. Oni komencis konstrui pli grandan preĝejon en 1828. En 1830 la epidemio pri ĥolero malhelpis la konstruadon. Nur en 1841 daŭriĝis la konstruado kaj post 3 jaroj la preĝejo pretiĝis. En 1859 oni konstruis muron ĉirkaŭ la preĝejon. La orgeno estas aŭdebla ekde 1885.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto (aŭ en parko). La fasado havas 2 simetriajn turojn, sube meze estas la ĉefenirejo. Malantaŭ la fasado 3 navoj troviĝas. Interne la galerio estas duetaĝa.
Fontoj redakti
- hungare
- hungare Arkivigite je 2012-07-05 per la retarkivo Wayback Machine