Kalvinana preĝejo (Biharkeresztes)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Biharkeresztes. Ĝi estas la plej malnova Monumento historia en la urbo.

Kalvinana preĝejo de
Biharkeresztes
Kalvinana preĝejo en Biharkeresztes
Kalvinana preĝejo en Biharkeresztes
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Biharkeresztes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La origina romanika kirko konstruiĝis ĉirkaŭ en 1200, el tio 3 fenestroj ankaŭ nun estas videblaj. Post la mezepoko la kalvinanoj profitis la preĝejon. En 1867 la preĝejo estis trakonstruita kaj ĝi iĝis baroka konstruaĵo. En 2001 oni renovigis ĝin.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo havas laŭvice 2 partojn: unue estas la kvadrata turo, kiun sekvas la navo. Interne estas okulfrapaj la skulptitaj barokaj ornamaĵoj sur la galerio. La predikejo estis farita en la 1860-aj jaroj.

La pastroj aktive partoprenas en vivo de la urbo. Ili funkciigas ekzemple muzikan lernejon, sportejon kaj ĉambrojn por gemaljunuloj.

Fontoj redakti