Kalvinana preĝejo (Bodajk)
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Bodajk (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Bodajk | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Bodajk
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bodajk |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Fejér |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1788 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 8053 Bodajk, Petőfi Sándor utca 1. |
Historio
redaktiOni ne scias, kiam fondiĝis la kalvinana grupo en Bodajk, nur la unua mencio pri pastoro kaj matrikulo okazis en 1725. Laŭ stato en 1781 la kalvinanoj havis nek kirkon, nek paroĥon, nek lernejon. La kirko videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1788. Interne la galerio por orgeno estis farita en 1932. En 1965 la preĝejo estis plene renovigita.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto, sed en la sama parcelo la paroĥejo kuŝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas plurlatera piramido. La enireja pordo estas ĉe maldekstra flanko de la navo tra porĉo. Interne la diserva tablo el marmoro estis kreita en 1862. Kruĉo estis farita en 1789, kupra pokalo en la 16-a jarcento, sed nun ĝi estas en muzeo.
Fontoj
redaktihttps://www.sulinet.hu/oroksegtar/data/telepulesek_ertekei/Bodajk/pages/fejezetek_bodajk/006_a_bodajki_reformatus_egyhaz.htm datenoj hungare]