Bodajk
Hungaria urbo
Bodajk estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Mór.
Bodajk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (2008–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8053 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 836 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 132 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 19′ N, 18° 14′ O (mapo)47.324318.231788888889Koordinatoj: 47° 19′ N, 18° 14′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 28,99 km² (2 899 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bodajk [+] | |||||
Situo
redaktiBodajk situas laŭ flankovojo, inter montoj Vértes kaj Bakony, laŭ fervojo Székesfehérvár-Kisbér.
Historio
redaktiPli frue avaroj loĝis tie. Post kristaniĝo de hungaroj ĝi estis pilgrimloko, eĉ Stefano la 1-a (Hungario) pilgrimis tien. En 1543 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1747 baroka abatejo konstruiĝis, kiu nuntempe estas paroĥo. En 1820 vilaĝdomo konstruiĝis. La komunumo havis la rangon kampurbo inter 1774-1886, poste Bodajk iĝis grandvilaĝo, fine urbo ekde 2008.
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo de Bodajk (konata ankaŭ Kastelo Hochburg-Lamberg) 1803
- Preĝejo Helpema Sankta Maria (Bodajk) 1744, ĝi estas la plej malnova hungara pilgrimloko
- golgoto kaj Sankta Puto
- Kalvinana preĝejo (Bodajk)
- lago havanta magneziojn kaj sapojn.
Famuloj
redakti- En Bodajk naskiĝis aktoro Imre Kőmíves.
- En Bodajk mortis pentristo Géza Peske.