Géza Peske [peŝke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peske Géza estis hungara pentristo, ilustristo.

Géza Peske
Persona informo
Naskonomo Peske Géza
Naskiĝo 22-an de januaro 1859 (1859-01-22)
en Hronské Kľačany
Morto 18-an de majo 1934 (1934-05-18) (75-jaraĝa)
en Bodajk
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Géza Peske [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1859 en "Kelecsény" [keleĉEnj] (Hungara reĝlando), li mortis la 18-an de majo 1934 en Bodajk (Hungara reĝlando).

Pri la naskiĝloko

redakti

Laŭ la biografioj tio estis "Kelecsény", sed tiutempe en Hungara reĝlando ekzistis pluraj Kelecsény [2]. Laŭ germana fonto [3] tio estas la nuntempa "Klačany (Trnavský kraj)," laŭ hungara Vp. "Hronské Kľačany."

Biografio

redakti

Géza Peske frekventis gimnazion en Pécs, ekde 1876 li lernis pentradon en belarta akademio en Munkeno de Gyula Benczúr kaj Ludwig von Löfftz. Post lernado li pentradis kaj ekspoziciis en Munkeno. Inter 1894 kaj 1906 li vivis en Budapeŝto, poste li translokiĝis al Bodajk. Li kreis ankaŭ ilustraĵojn al gazetoj. Liaj plej ŝatataj temoj estis ĝenroj pri infanoj.

Ekspozicioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti

Memorigiloj

redakti
  • memortabulo en Bodajk

Fontoj

redakti