Imre Kőmíves [kOmIveŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőmíves Imre estis hungara aktoro, teatrestro, verkisto. Lia malofta pseŭdonimo estis Csobánszky, lia edzino estis Anna Lukács, iliaj konataj genepoj estis Erzsi Kőmíves kaj Sándor Kőmíves (1897).

Imre Kőmíves
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1839 (1839-10-01)
en Bodajk
Morto 30-an de novembro 1920 (1920-11-30) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Anna Lukács Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Kőmíves[1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1839 en Bodajk, li mortis en 1921 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Imre Kőmíves frekventis bazlernejon en Lepsény, kolegion en Pápa, tiutempe li jam poemadis. Li aliĝis al migra teatra kompanio de Károly Szuper en Pápa en 1857. En la sekvaj jaroj li estis aktoro preskaŭ en ĉiuj urboj de Hungarlando. Jen kelkaj urboj aŭ teatrestroj, kie li ludis: Győr (1861, 1877), Debrecen (1865), Gerő Aradi (1866), Miskolc (1868, 1877), György Völgyi (1870, 1878), Andor Sztupa (1871), Hungara Teatro en Kassa (1879), Alajos Bogyó (1883). Li fondis 2 teatran kompanion en 1869 en Kecskemét, respektive en Nagyvárad. Li forlasis la scenejon en 1908.

Liaj kontribuoj (elekto)

redakti
  • poemoj aperintaj en gazetoj
  • Konstitució a győri színpadon, vagy a zűrzavar (komedio, 1862)
  • A zsidó honvéd (muzika teatraĵo, prezentita en 1868)
  • Egy nagyratörekvő szamár (komedio, prezentita en 1871)

Liaj roloj (elekto)

redakti
  • József Szigeti:
    • Csizmadia mint kísértet - Mihály Fodrák
    • A vén bakancsos és fia, a huszár - Frici
  • Robert Planquette: Les cloches de Corneville - Gáspár

Elektitaj membroj de kompanio de Kőmíves

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti