Lepsény (lepŝEnj) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, Distrikto Enying.

Blazono de Lepsény
Aerfoto pri Lepsény

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Budapeŝto-suda Balatono, laŭ malnova ĉefvojo Budapeŝto-Balatono, aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono preteriras. Enying troviĝas 11, Székesfehérvár 27, Budapeŝto 87 km.

Historio redakti

La unua mencio pri Lepsény okazis en 1226 en formo "Vepsin". Jam tiutempe oni kultivis vinon. En 1381 ĝi ricevis statuson kampurbo. Dum dominado de turkoj ĝi senhomiĝis kaj rehomiĝis en 1622. En 1861 la fervojo atingis la urbeton. Kolĥozo formiĝis en 1948.

La komunumo havas katolikan kaj kalvinanan preĝejojn, krome estas nobeldomo de Nádasdy (nadaŝdi).

Famuloj redakti

En Lepsény naskiĝis Jenő Kovács (kemiisto) kaj Lajos Kozma (operkantisto).