Lajos Kozma (operkantisto)

Lajos Kozma [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma Lajos estis hungara-itala operkantisto, oratorikantisto, (tenoro).

Lajos Kozma
Persona informo
Naskonomo Kozma Lajos
Naskiĝo la  2-an de septembro 1938(nun 1938-09-02)
en Hungario Lepsény (Hungario)
Morto la 30-an de decembro 2007
en Italio Umbertide (Italio)
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nacia Akademio de Sankta CeciliaMuzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto • voĉa instruisto
vdr

Lajos Kozma [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1938 en Lepsény, li mortis la 30-an de decembro 2007 en Umbertide (Italio).

Biografio redakti

Lajos Kozma komence kantadis en koruso, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1961. En la sama jaro li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li pasis 3 jarojn. En 1964 helpe de stipendio li plulernis en Akademio Sankta Cecilia en Romo, poste li ne hejmenvenis. Ekde 1964 li kantadis en ĉiuj gravaj urboj de Italio, baldaŭ en Okcidenta Eŭropo kaj Usono (li ne povis hejmenveni, ĉar laŭjure li estis disidento). Li partoprenis ankaŭ en festivaloj: Salcburgo, Aix-en-Provence. En 1982 li abrupte deklaris la retiriĝon, spite tion li maofte kantadis plu ĝis 1993. Post la retiriĝo li instruis en universitato en Perugia. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

El ŝia repertuaro redakti

Liaj filmaj roloj redakti

  • Lucia di Lammermoor (1971)
  • Orpheus: Then and Now (1971)

Fontoj redakti