Kalvinana preĝejo (Dévaványa)
Kalvinana preĝejo en Dévaványa
La kalvinana preĝejo estas impona religia monumento historia (deklarita en 2004) en urbo Dévaványa (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Dévaványa | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Dévaványa
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dévaványa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Miklós Ybl |
Konstrustilo | novklasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 2400 homoj |
Alto | 63 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 5516 Dévaványa, Főtér 1. |
Historio redakti
Loĝantoj de Dévaványa kalvinaniĝis ĉirkaŭ 1710. En tiu loko ĉiam estis kalvinana kirko ekde la 16-a jarcento, poste ĝi estis plurfoje trakonstruita (lastfoje en 1887 laŭ planoj de Miklós Ybl). La orgeno estis farita en nekonata jaro.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. Antaŭ la turo 4 kolonoj tenas timpanon. Tie funkcias la enirejo. La fasado havas ankoraŭ po 1 fenestrojn. La tre alta turo havas en la supra parto rondbalkonon, kiun iam la fajrogardistoj uzis. La interna spaco estas granda kaj havas bonan akustikon konvenan por koncertoj.