Kalvinana preĝejo (Edelény)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Edelény (Hungario). Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo.

Kalvinana preĝejo de
Edelény
Kalvinana malnova preĝejo en Edelény
Kalvinana malnova preĝejo en Edelény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Edelény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Longo 15 m (navo); 10 m (absido)
Larĝo 9 m (navo); 7 m (absido)
Alto 17 m (turo); 10 m (navo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika gotika preĝejo konstruiĝis ĉirkaŭ 1330. La turkoj detruis la urbeton en 1552, la loĝantoj forfuĝis. En 1580 la homoj revenis, sed tiam ili jam havis kalvinanan pastron. En 1696 oni konstruis la ŝtonan turon, post 3 jaroj la lignan turopinton. En 1700 la kirko estis restaŭrita, la instalaĵoj estis faritaj en 1705. En la jaroj 1729 kaj 1730 la plena preĝejo estis restaŭrita. Tiam on faris enirejon tra la turo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo (preskaŭ tiel larĝa, ol la navo) reliefas. La navo finiĝas en oklatera absido kaj la navo havas flanke antaŭĉambron por la enirejo. La absido kaj navo havas apogpilierojn. Interne la plafono estas pentrita lignaĵo. Oni konjektas, ke la blankaj muroj kaŝas freskojn.

Fontoj redakti