Kalvinana preĝejo (Fadd)

Kalvinana preĝejo en Fadd

La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Fadd (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Fadd
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fadd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17871793
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Fadd, Alvég utca 11. 7133.
vdr

Historio

redakti

La kalvinanoj konstruis sian kirkon kun reĝa permeso inter 1787-1793. En la 19-a jarcento la didomo estis pligrandigita. La preĝejo estis plene renoviĝita inter 2006 kaj 2011.

Konstruaĵo

redakti

La kalvinana preĝejo situas sola en granda korto, sed en la korto estas ankaŭ loĝejo de la pastro aparte. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Estas enirejo ankaŭ tra la turo, sed la ĉefenirejo situas en la dekstra flanko de la navo tra porĉo. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne estas 2 apartaj galerioj.

Fontoj

redakti