Kalvinana preĝejo (Gárdony-Agárd)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 2000) en Hungario, en urbo Gárdony (iam en feriejo-vilaĝo Agárd).

Kalvinana preĝejo de
Gárdony-Agárd
Kalvinana preĝejo en Gárdony-Agárd
Kalvinana preĝejo en Gárdony-Agárd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gárdony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Fejér
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto László Ravasz
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Aladár Münnich
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la historio la kalvinanaj loĝantoj havis diservojn en la najbara Gárdony. Ekde la 20-a jarcento Agárd iĝis ŝatata somera banloko de feriantoj. Inter ili estis ankaŭ kalvinanoj, kiuj bezonis dum la somera periodo lokan kalvinanan kirkon. Ili kune kun la luteranaj somerumantoj konstruigis preĝejon en 1937 (aŭ en 1938?), ĉar la lokaj protestantoj ne sufiĉis havi propran preĝdomon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas malsimetria. En la fasado ĉirkaŭ meze antaŭĉambro plene reliefas kun la enirejo. La turo altiĝas dekstre ĉe la malantaŭa parto. La eksteraj muroj parte estas kovritaj per hederoj. La konstruaĵo pli malofte estas loko de luteranaj diservoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti