Kalvinana preĝejo (Létavértes-Nagyléta)
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Hungario, en urbo Létavértes, ĝis 1970 en Nagyléta.
Kalvinana preĝejo de Létavértes-Nagyléta | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Létavértes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | György Matyi |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1807–1813 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Létavértes, Árpád tér 4. |
Historio redakti
La unua mencio pri kalvinanoj en Nagyléta okazis en la 1560-aj jaroj. Ili havis kirkon, kiu iam neniiĝis. Pli nova kirko estis konstruita inter 1807-1813 sur la saman lokon. Ĝi estis trakonstruita ekstere 1886 kaj pluraj renovigaj laboroj okazis inter 2009-2013. La orgeno estis kreita en 1868. La preĝejo havas virinan koruson.
La paroĥejo, samtempe kunvenejo estis konstruita en 1929. Ĝi estis plene renovigita en 2008, kaj pligrandigita en 2014.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola laŭ placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 5 sonoriloj loĝas. La navo ne havas absidon, sed ĝuste tie estas la enireja pordo. La navo havas ekstre ornamajn pilierojn. Interne la muroj estis blankaj laŭ la kutimoj.