Kalvinana preĝejo (Noszlop)

La Kalvinana preĝejo estas mezepoka religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Noszlop.

Kalvinana preĝejo de
Noszlop
La kalvinana preĝejo de Noszlop situas dekstre
La kalvinana preĝejo de Noszlop situas dekstre
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Noszlop
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Katolika preĝejo Margareta de Antioĥio estis konstruita iam dum la mezepoko. La unua mencio okazis en 1332. La turkoj okupis ĝin en 1596. La reformacio supozeble disetendiĝis en la 16-a jarcento, la kalvinanoj forprenis la preĝejon. La katolikoj procesis pli ol jarcenton, fine ili konstruis propran kirkon ĝuste antaŭen de la malnova preĝejo. La kalvinanoj grandparte trakonstruis la akiritan preĝejon en la 1760-aj jaroj. En 1825 kaj post 2 jaroj pro incendioj nur la muroj restis. La nun videbla klasikisma formo estas videbla ekde 1873, tiam plena trakonstruo okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria kun 2 enirejoj, meze la kvadrata turo altiĝas. En la meza parto granda timpano (arkitekturo) estas videbla. Interne la muroj estas tradicie blankaj. La predikejo estis farita en 1853, la mebloj estas klasikismaj. La preĝejo havas orgenon.

Fontoj redakti