Kalvinana preĝejo (Onga)

Kalvinana preĝejo en Onga

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Onga (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Onga
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Onga
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 260 sidlokoj
Longo 20 m
Larĝo 8 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Onga, Rákóczi u. 54.
vdr

Historio redakti

En tiu komunumo katolika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento. En la meza 16-a jarcento la loĝantoj kalvinaniĝis, dum la kirko plurfoje bruldetruiĝis pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj (precipe en 1588). Tamen la konstruaĵo ĉiam estis rekonstruita, kiel en 1782, sed ĝi bruldetruiĝis pro incendio en 1822. La parta rekonstruado okazis inter 1823-1828, dum diservoj longe okazis en privata domo. Tiam oni portis la gotikan pordon de la mezepoka ruino kaj enkonstruis ĝin en la navon. Pliaj renovigaj laboroj okazis en 1857 kaj la mankanta turo estis alkonstruita en 1904. La orgeno estis kreita en 1906. La turo plene detruiĝis en 1944, post 4 jaroj ĝi iomete estis rekonstruita, plene denove en 1960. En 2003 arkeologoj esploris en la kirko, post 2 jaroj pena renovigo okazis, eĉ la turo estis plialtigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. En la fasado la kvadrata turo meze plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. Dekstra flanko de la navo havas reliefantan enirejan antaŭĉambron, la alia enirejo tra la turo funkcias. La navo finiĝas en duonronda absido.

Fontoj redakti