Kalvinana preĝejo (Pécsvárad)

Kalvinana preĝejo en Pécsvárad

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Pécsvárad (Hungario).

Kalvinana kirko de
Pécsvárad
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécsvárad
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Suda Transdanubio, Baranya
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1783
Specifo
Enhaveco 150 homoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Pécsvárad, Kálvin u. 15, 7720
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj la kalvinismo disetendiĝis ankaŭ en Pécsvárad. La regantaj turkoj iomete favoris la kalvinanojn, ĉar ili ne uzis skulptaĵojn kaj bildojn en la kirkoj. Alvenis kalvinanaj predikistoj supozeble ankaŭ en Pécsvárad. Depost dominado de turkoj la Habsburgoj komence malpermesis la kalvinanajn preĝejojn, ja tiam estis kontraŭreformacio. Ekde la jaro 1681 jam laŭleĝe venis permesoj pri konstruadoj de protestantaj kirkoj. La nun videbla kirko en Pécsvárad estis konstruita en 1783. Ĝi estis renovigita en 1986 kaj 2023.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turo havas violonforman fenestron (pli supre kvadratan fenestron por la sonoriloj).

Fontoj redakti