Kalvinana preĝejo (Pomáz)

Kalvinana preĝejo en Pomáz

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Pomáz (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Pomáz
La kalvinana preĝejo en Pomáz
La kalvinana preĝejo en Pomáz
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pomáz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1828
Konsekrinto Gábor Báthory (episkopo)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18141828
Specifo
Alto 30 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kalvinisma diservo okazis en 1783 en Kastelo de Pomáz. Ekde tiam la loka kalvinana grupo estis filio de Óbuda dum duonjarcento. Oni konstruis kalvinisman lernejon en 1794, poste la diservoj okazis en la lernejo. La kirko mem estis konstruita inter 1814 kaj 1828, la navo jam estis uzata ekde 1819. La kalvinanoj el Nagykovácsi, Budakalász kaj Csobánka, eĉ ĝis 1914 Szentendre uzis tiun kirkon. En 1844 ĝi ricevis statuson paroĥo. La orgeno estis kreita en 1899, ekde 1964 ĝi funkcias per elektro. La preĝejo renoviĝis en 1958 kaj 2001. Ekde 1998 koruso funkcias. La preĝejo estas hejmo anka de luteranoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte situas laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, malsupre meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas kusenoforma, en la turo 2 sonoriloj loĝas. La navo havas po 3 fenestrojn. La absido estas okangula.

Fontoj redakti

 
Kalvinana preĝejo de Pomáz