Kalvinana preĝejo (Pusztaszabolcs)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Pusztaszabolcs (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Pusztaszabolcs | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Pusztaszabolcs
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pusztaszabolcs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Fejér |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1935 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Pusztaszabolcs, Abonyi út 63, 2490 |
Historio redakti
La kalvinanoj vivis en Pusztaszabolcs minoritate inter la katolikoj. La kalvinanoj apartenis eklezie al Iváncsa. En Pusztaszabolcs la kirko estis konstruita en 1935 kaj post 5 jaroj ĝi havis jam lokan pastron. En 1971 la paroĥejo estis forvendita, poste pastro denove venis el Iváncsa aŭ el aliaj lokoj. Depost fino de la socialismo en la lernejo la religia edukado komenciĝis, tial poste estas espero havi denove lokan pastron.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo kun la enirejo plene reliefas. La turpinto estas alta kaj pinta piramido. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. La plafono estas nekutime duonsfera.