Kalvinana preĝejo (Sellye)
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Sellye (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Sellye | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Sellye
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sellye |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Baranya |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1870–1873 |
Specifo | |
Enhaveco | 620 sidlokoj |
Longo | 30,18 m |
Larĝo | 15,6 m |
Alto | 37,96 m (ĉefturo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sellye, Kossuth u. 2. |
Historio
redaktiSellye ekde la meza 16-a jarcento apartenis al la Osmana Imperio, la katolikaj pastroj rifuĝis, samtempe alvenis protestantaj predikistoj. La turkoj toleris la la kalvinismon, ĉar ili ne uzis bildojn. Origine en loko de la kalvinana kirko estis franciskana monaĥejo, kiun la kalvinanoj trakonstruis. La nun videbla kalvinana preĝejo estis konstruita inter 1870-1873. En 2021 ŝtormo kaŭzis damaĝojn.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en la urbomezo sur monteto, ĉirkaŭ la konstruaĵo iama tombejo estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, sed ankaŭ la fasadaj anguloj havas po unu pli malaltajn turojn. La ĉefturo havas 2 sonorilojn. La enirejo estas tra la turo, krome en flanko de la navo. Ŝtupoj kuras al la ĉeftura enirejo. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj, ĉe la mallongaj flankoj estas galerioj. La orgeno estis kreita en metiejo de Angster.