Kalvinana preĝejo (Szalaszend)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Szalaszend (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Szalaszend | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szalaszend |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 20 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa katolika preĝejo en la iama Alsószend jam troviĝas en eklezia listo el 1332. La nun videbla gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Ekde nekonata jaro jam la kalvinanoj uzis ĝin. Inter 1630-1635 la navo estis trakonstruita kaj plilongigita (tiam ankoraŭ ne estis turo). La kvadrata turo estis konstruita en 1804 jam laŭ baroko.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola en korto, kie multe da arboj kreskiĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turo havas 3 sonorilojn. La navo finiĝas en okangula absido. Pilieroj apogas la absidon. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto