Kalvinana preĝejo (Tápiószele)

Kalvinana preĝejo en Tápiószele)

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Tápiószele (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Tápiószele
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tápiószele
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
paroĥo loke
Dato de konsekro 1900
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 18981900
Specifo
Enhaveco 250 personoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La protestantismo disetendiĝis en Hungara reĝlando en la 16-a jarcento. Pri kalvinanoj en la iama Szele la unua mencio okazis en 1628. Ili havis paroĥon kun predikisto en 1675, sed en la 16-a jarcento ili aliĝis al la luteranoj, eĉ en 1825 ili partoprenis en konstruado de la luterana kirko. Tamen en 1867 ĉesis la unuiĝo kaj la kalvinanoj deklaris sendependecon, sed ili estis filio de Cegléd. En 1879 ĉesis la filia statuso kaj en 1888 alvenis la paroĥa rajto. La propra preĝejo estis konstruita inter 1898-1900 kune kun la orgeno. En 1971 la kirko estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en centro de la urbo. La fasado estas simetria, meze antaŭĉambro plene reliefas, pli supre estas 3 tre malgrandaj fenestroj. La navo havas krucnavon, nur iomete pli malaltan, ol la ĉefnavo. La kvadrata turo altiĝas en flanko de la ĉefnavo. Origine 3 sonoriloj loĝis en la turo, nun nur du. La turpinto estas pinta piramido.

Fontoj redakti