Kalvinana preĝejo (Téglás)

Kalvinana preĝejo en Téglás

La kalvinana preĝejo estas sakrala monumento historia en urbo Téglás (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Téglás
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Téglás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17831786
Specifo
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Téglás, Kossuth u. 72.
vdr

Historio redakti

La hodiaŭa preĝejo estis konstruita inter 1783 kaj 1786 post la malkonstruo de ĝiaj kvar antaŭuloj. Ĝia turo estis kompletigita en 1792. En la sekvaj jarcentoj la kirko estis plurfoje renovigita, ekzemple en 1977. La orgeno estis enmetita en 1865. En 2010 ŝtormo kaŭzis damaĝojn en la tegmento, sed poste oni riparis ilin.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto ĉirkaŭita per ŝtonmuro. En mezo de la simetria fasado la turo reliefas. La turpinto estas plurlatera piramido. La turo havas 3 sonorilojn. En dekstra flanko de la navo porĉo reliefas. La internaj mebloj, instalaĵoj estis kreitaj en la 19-a jarcento.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti